Kromosomo
molekulego de deoksiribonuklea acido kaj proteinoj enhavanta genajn informojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kromosomoj aŭ ĥromosomoj (el la greka χρώμα, -τος, koloro, kaj σώμα, -τος soma, korpo aŭ ero) estas mikroskop-grandaj strukturoj troveblaj en ĉeloj, kaj faritaj de diversaj DNA-fadenoj (kiuj enhavas la genetikan informon de la ĉelo). La kunigo de kromosomo kaj la diversaj proteinoj, kiuj helpas pakigi la DNA-on, nomiĝas kromatino.