aŭstria taga gazeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Kronen Zeitung ("krona gazeto", prononco [KRO:nen cajtunk] aŭ per sistemo IFA [ˈkʁoːnən ˈtsaɪtʊŋ], mallonge Krone) estas la plej granda (do plej vendata kaj plej legata) taga gazeto de Aŭstrio. Ĝi estas konata esti eŭroskeptikisma. La titolo skribatas en du vortoj, kvankam tio laŭ la germana gramatiko estas eraro - sendube la eraro estis tute intence elektita por iom provoki kaj kapti la atenton aparte de alilandanoj kiuj konas la germanan gramatikon sed ne ĉiutage aĉetas kaj legas aŭstran gazeton.
Kronen Zeitung estas bulevarda gazeto, konsiderata kiel sensaciema kaj pro tio ofte kritikata - simile kiel la gazeto Bild en la samlingva najbara lando Germanio. Ĝi tamen (aŭ pro tio) havas grandan influon sur la publika opinio de Aŭstrio. Ĝiaj artikoloj havas grandegajn titolliniojn kaj mallongajn artikolojn en (tre) simpla lingvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.