Kubo de Rubik
tridimensia enigmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kubo de Rubik (aŭ Rubik-kubo, Rubik-a kubo), ofte magia kubo estas patentita meĥanika paciencoludo, kiun eltrovis la hungara RUBIK Ernő kaj kiu populariĝis kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj.
Kubo de Rubik | |||||
---|---|---|---|---|---|
modelo • varomarko • abstrakta ludo | |||||
Eldonisto | Ideal Toy Company | ||||
| |||||
Temas pri kubo, kiu estas dividita laŭ alto, larĝo kaj profundo je tri ebenaĵoj kiuj estas laŭplaĉe turnigeblaj en 90-grada paŝo ĉirkaŭ akso. Tie la pozicioj kaj la situoj de la diversaj eroj estas ŝanĝeblaj preskaŭ laŭvole. La eksteraj videblaj surfacoj de la eroj estas kolorigitaj. En la baza pozicio, la kubo havas sur la ses flankoj ses diversajn kolorojn.
La celo estas, reakiri la bazan unuecan pozicion, kiam ĉiu flanko havas unuecajn kolorojn. Tio okazas el miksita kolorflanka kubo per turno ĉirkaŭ la tri aksoj.
Al la laikoj ŝajnas tio tre malfacila tasko, preskaŭ neebla, sed oni jam ellaboris solvajn strategiojn, kiuj ebligas relative facilan kaj rapidan solvon de la tasko, eĉ eblas rearanĝi la kubon 3×3×3, dum malpli ol 30 sekundoj. La rekordo nun estas malpli ol 5 sekundoj. La 24-an de novembro 2018, kadre de la konkurso “Wuhu Open 2018”, la ĉino Yusheng Du sukcesis aranĝi ĉiujn surfacojn laŭ unuecaj koloroj, post nur 3,47 sekundoj, estigante tiameniere la novan mondan rekordon pri tiu evento. La antaŭan rekordon trafis la junulo Feliks Zemdegs kadre de la konkurso “Cube for Cambodia 2018” (4,22 sekundoj). Ili estas “rapid-kubistoj” (spertuloj pri rapidega solvado de tiaj kuboj), je la kategorio “rapid-kubumado”.