From Wikipedia, the free encyclopedia
Kubrat estas unu el la unuaj bolgaraj ĥanoj. Li estas kreinto de la tribara konfederacio Granda Bolgario norde de la Nigra Maro, kiu troviĝis sur la teritorio de la nuntempa Ukrainio en 7-a jarcento.
Kubrat | |||||
---|---|---|---|---|---|
bolgara ĥano | |||||
Persona informo | |||||
Кубрат Кубрат | |||||
Naskiĝo | 605 | ||||
Morto | 665 en Phanagoria | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dulo clan vd | ||||
Infanoj | Kotrag (en) , Kuber (en) , Batbayan of Bulgaria (en) , Asparuĥ de Bulgario, Alcek (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kubrat naskiĝis en 605 kaj estis edukata en la kortumo de la bizanca imperiestro ekde la juna aĝo. 12-jaraĝa li baptiĝis. En 632 fariĝis la caro de Granda Bolgario.
Granda Bolgario dum rego de Kubrat estis sendependa samkiel de avaroj, tiel de ĥazaroj. Tamen kvankam la danĝero de la okcidenta parto ne plu estis signifa pro la malfortiiĝo de la Avara imperio, la orienta minaco daŭre aktualis. Dum Kubrat estis viva, li havis sufiĉan potencon por teni kune la bolgarajn tribojn kaj kontraŭstari la danĝeron, sed post lia morto la lando estis dividita je 5 partoj inter liaj filoj: Batbaj, Kotrag, Asparuĥ, Kuver, Alŝiĥ. Ĉiu el filoj ekhavis sian landeron, sed unuope ili estis malfortaj por kontraŭbatali la ĥazarojn.
Kubrat mortis en 665. Lia tombo estis trovita apud la vilaĝo Malaja Pereŝepina en Poltava provinco de Ukrainio. Oni trovis multajn orajn kaj arĝentajn objektojn, inter kiuj estis la sigelo de nomo de Kubrat. Nun tiuj ĉi trovaĵoj estas en Ermitejo (Sankt-Peterburg, Rusio)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.