Zono de Kuiper
From Wikipedia, the free encyclopedia
La zono de Kuiper, foje nomata la zono de Edgeworth–Kuiper, estas ĉirkaŭstela disko en la Sunsistemo preter la (konataj) planedoj, etendiĝanta de la orbito de Neptuno (je 30 AU) ĝis proksimume 50 AU de la Suno.[1] Kiel la asteroida zono, ĝi konsistas ĉefe el minoraj korpoj, aŭ restaĵoj de la formado de la Sunsistemo. La zono de Kuiper estas hejmo de tri oficiale agnoskitaj nanoplanedoj: Plutono, Haŭmeo, kaj Makemako. Kelkaj el la lunoj de la Sunsistemo, kiel ekzemple Tritono de Neptuno kaj Febo de Saturno, supozeble originis de la regiono.[2][3]
Suno Jupiteraj trojanoj Gigantaj planedojJSUN Centaŭro |
Disa disko Neptunaj trojanoj | Zono de Kuiper
Fonto: Minor Planet Center, kaj aliaj
Male al tiuj de la asteroida zono (kiuj estas ĉefe rokaj kaj metalaj), la korpoj de la zono de Kuiper konsistas ĉefe el vaporiĝemaj komponaĵoj kiel metano, amoniako kaj akvo.
Oni ne konfuzu la zonon de Kuiper kun la (ankoraŭ teoria) Oorta nubo, miloble pli malproksima.