Kuriera malfermo
la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♗c4 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuriera malfermo estas ŝaka malfermo. Ĝi estas karakterizita per la movoj (en Algebra notado):
1.e4 e5 2.Kc4
Blanko movas ŝakpecon por kontroli la centron, li premas la punkton f7. Evitante la pli naturajn 2.Ĉf3, ili ne blokas la f-peonon. Alia el la virtoj de ĉi tiu malfermo estas, ke ĝi povas transponi al iuj favoraj linioj de la reĝa gambito, la viena malfermo, la itala malfermo inter aliaj. Kvankam per bona ludo nigro devas egaligi.
Inter la grandmajstroj, kiuj uzis ĉi tiun malfermon, estas Bent Larsen, John Nunn, Michael Adams, Viswanathan Anand, Vladimir Kramnik kaj Garry Kasparov.
La Kuriera malfermo (ECO C23-C24) estas tute valida maniero prezenti la malfermon, kondiĉe ke la celo ne estu doni la ŝakmaton de la paŝtisto. Ĝi ne estas tiel forta kiel se la ĉevalo unue moviĝus sed ĝi estas pli danĝera ol ĝi ŝajnas. Tamen se nigro ludas kun logiko, li devas timi nenion.