Kuruco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuruco estas historia regiona esprimo por liberecbatalanto kontraŭ la Habsburgoj en Hungario en 15-a kaj 16-a jarcentoj. Kontraŭ la centriga politiko de la Habsburgoj formiĝis nova politika movado kaj okazis kelke da ribeloj. En la jaro 1703 eksplodis lasta kontraŭhabsburga ribelo, gvidata de Ferenc Rákóczi la 2-a. Ĝi diferenciĝis de la ceteraj per tio, ke batalis en ĝi popolamasoj. Ĝi estis finita en la jaro 1711 per la paco de Satu Mare.