Kutb ad-Din aŝ-Ŝirazi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kutb ad-Din aŝ-Ŝirazi aŭ Kutbaldin al-Ŝirazi aŭ Qotb ad-Dīn Mahmūd b. Zīā ad-Dīn Mas'ūd b. Mosleh Ŝīrāzī (1236–1311) (perse قطبالدین محمود بن ضیاالدین مسعود بن مصلح شیرازی) estis irana[1] saĝulo kaj poeto de la 13-a jarcento kiu faris kontribuojn al astronomio, matematiko, medicino, fiziko, muzika teorio, filozofio kaj Sufiismo.[2][3]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Kutb ad-Din aŝ-Ŝirazi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
قطبالدین شیرازی | ||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1236 (1236-10-01) en Kazeruno | |
Morto | 7-an de februaro 1311 (1311-02-07) (74-jaraĝa) en Tabrizo | |
Religio | sunaismo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Ilĥanlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • poeto • astronomo • filozofo • fizikisto • kuracisto • astrologo • muzika teoriisto vd | |
Laborkampo | astronomio • medicino • matematiko • filozofio • scienco vd | |
Doktoreca konsilisto | Nasir ad-Din at-Tusi vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li studis astronomion kun al-Tusi. Li veturis al Ĥorasano, Kazvino, Esfahano, Bagdado kaj poste al Konya en Anatolio. Tiam renkontis kun la fama persa poeto Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi (Rumi). Li estis juristo en Sivas, Malatya kaj en Egipto. Poste li instruis la verkaron de Aviceno en Sirio.