cover image

Kvadrato (geometrio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kvadrato (aŭ regula kvarlatero) estas geometria figuro kun 4 egalaj lateroj kaj 4 egalaj anguloj. Ĝi estas speciala kvarlatero, kaj estas samtempe rektangulo kaj rombo.

SquareDefinition.svg
Kvadrato kun flanko a kaj diagonalo d

Kvadrato estas samtempe 2-hiperkubo (aŭ alivorte 2-dimensia hiperkubo) kaj 2-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 2-dimensia kruco-hiperpluredro).

Kvadrato havas jenajn ecojn:

  • la kvar lateroj havas la saman longon
  • la kvar internaj anguloj egalas: ili ĉiuj estas 90°
  • ĝi havas kvar simetriaksojn: la du mezortantoj kaj la du diagonaloj
  • la du diagonaloj havas la saman longecon, duonigas unu la alian kaj ortas unu al la alia
  • la sekcipunkto de la diagonaloj estas la centro de la ĉirkaŭcirklo kaj de la encirklo de la kvadrato: La kvadrato do estas kaj kordokvarlatero kaj tangentokvarlatero.

Oops something went wrong: