Kwame Nkrumah
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kwame NKRUMAH (naskiĝis la 21-an de septembro 1909, mortis la 27-an de aprilo 1972))[1] estis la unua prezidento de Ganao kaj ankaŭ ŝtatestro de la antaŭa politika ento nome Ora Marbordo de 1951 ĝis 1966. Membro de la Britmonarka Privata Konsilantaro, li estis ankaŭ la unua ĉefministro de Ganao, konsiderinte la landan sendependecon for el la britia koloniismo en 1957. Kiel influa partiano de la 20a-jarcenta tutafrikismo, li estis fonda membro de la Organizaĵo por Afrika Unueco kaj ricevis la Leninan Pacpremion en 1963. Fakte li mem vidis sin kiel afrika Lenino.[2]
Kwame Nkrumah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kwame Nkrumah | |||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1909 (1909-09-21) en Nkroful | ||||
Morto | 27-an de aprilo 1972 (1972-04-27) (62-jaraĝa) en Bukareŝto | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | haŭta kancero • prostata kancero vd | ||||
Tombo | Kwame Nkrumah Mausoleum vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | akanaj lingvoj • Nzimaoj • fantea • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Ora Marbordo • Ganao vd | ||||
Alma mater | Lincoln University • Londona Lernejo de Ekonomiko • University of Pennsylvania Graduate School of Education • Achimota School • Lincoln University vd | ||||
Partio | Konvencia Popola Partio • United Gold Coast Convention vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Fathia Nkrumah vd | ||||
Infanoj | Gamal Nkrumah • Samia Nkrumah • Sekou Nkrumah vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto • diplomato • lektoro vd | ||||
Aktiva en | Elmina • Axim vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Africa Must Unite vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis unu el la plej influaj partianoj de la tutafrikismo kaj unu el plej prestiĝaj gvidantoj de Afriko en la 20-a jarcento. Li komencis sian politikan karieron en Eŭropo kaj Usono, kie li fondis diversajn tutafrikismajn movadojn, en studentaj cirkloj, defendante la rajton de afrikanoj havi propran regadon. Post sia reveno al la teritorio tiam nomata Ora Marbordo, kontrolata de la brita potenco, li fondis la Partion de la Kunveno de la Popolo kaj komencis kampanjon de protestoj, kiuj kaŭzis lian plurfojan enkarcerigon.
Nkrumah defendis vojon de modera socialismo, memregado kaj senkoloniigo. Li estis elektita la unua prezidento de sia lando, kiun li renomigis kiel Ganao. En 1966 li suferis puĉon, dum li faris oficialan vojaĝon al Ĉinio kaj Vjetnamio, la 24-an de februaro 1966. Li neniam plu revenis al sia lando, kaj mortis ekzilite en Rumanio, kie li estis enhospitaligita.