László Halka
From Wikipedia, the free encyclopedia
HALKA László, Ladislao Halka, (pseŭdonimo Parvus Piscis) hungaro, privatoficisto. Naskiĝis en la 18-a de julio 1905. Esperantisto de 1923. Li eklaboris en la laborista Esperanto-movado, instruis Esperanton depost 1924, precipe progresantojn. Li verkis propagandajn artikolojn, faris paroladojn. Sekretario de HESL du jarojn. Depost 1930 aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis literaturajn vesperojn, kunlaboris al Hungara Heroldo, Lingvo Internacia, al Hungara Antologio (1932). Verkis artikolon pri Hodler por la Enciklopedio de Esperanto, kuntradukinto kun Ladislao Somlai-Spirer de Printempo de Morto de Lajos Zilahy, 1947.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
László Halka | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Parvus Piscis |
Naskiĝo | 18-an de julio 1905 (1905-07-18) en nekonata valoro |
Morto | 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (45-jaraĝa) en nekonata valoro |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi