Likva naftogaso aŭ LPG (Liquefied Petroleum Gas) signifas propanon, butanon kaj ties miksaĵon, kiuj likviĝas je ĉambra temperaturo en relative malgranda premo. Oni nomas ankaŭ tiun gasmiksaĵon kiel aŭtogaso aŭ pelgaso.
La likva naftogaso ne estas interŝanĝebla kun la likva tergaso (LNG = Liquefied Natural Gas) aŭ kunpremita tergaso (CNG = Compressed Natural Gas).
Proprecoj
La likva naftogaso konsistas el facile likvigeblaj hidrokarbono-ligiloj (CmHn) kun 3 aŭ 4 karbonatomoj.
La ĉefaj komponentoj de la likva tergaso estas la sekvaj:
- Propano C3H8
- Propeno (Propileno) C3H6 (kun C-duobla ligo)
- Butano C4H10
- Buteno (Butileno) C4H8 (kun C-duobla ligo)
Tiuj gasoj estas likvigitaj je premo de 8 baroj, tiel malpliiĝas ties volumeno je 260-ono.
Tiuj gasoj estas uzataj por industriaj celoj, pelado de veturiloj, hejtado de loĝejoj.
Vidu ankaŭ
- alternativa fuelo
- biobrulaĵo
- Likvigita natura gaso (LNG)
- Kunpremita tergaso aŭ kunpremita natura gaso (CNG)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.