Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.
Rapidaj faktoj Katedralo de Laŭzano, komunumo en Svislando • ĉefurbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbego ...
Fermi
La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.
Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.