From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝardeno de la torturoj (Le Jardin des supplices) estas romano de la franca verkisto Octave Mirbeau, eldonita en 1899, dum la Dreyfus-afero.
Le Jardin des supplices | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Octave Mirbeau | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1888 | ||||
Ĝenro | erotiko | ||||
| |||||
La romano havas tri partojn : en la unua parto, "Frontispico", dum kunveno de intelektuloj pozitivistoj, en domo de akademia verkisto kaj kontraŭ-Dreyfus-ema, oni parolas plene libere pri krimo, kiel pri natura instinkto; en la dua parto, "En misio", temas pri la politika historio de la rakontanto, koruptita viro, sendita kiel embriologo en scienca "misio" en Cejlono ; en la tria parto, "La Ĝardeno de la torturoj", la anonima rakontanto kaj lia amantino Clara, sadisma kaj histeria anglino, vizitas ĉinan malliberejon, kie estas torturatoj, kaj la spektaklo de la abomenaĵoj havigas al Clara erotikan ekstazon.
La romano estas denunco pri la subpremaj socioj, kiuj ĉiuj apogas sin sur murdoj kaj, pli ĝuste, sur koloniismo, franca kaj angla, kiu transformas tutajn kontinentojn al veraj tortur-ĝardenoj. Ĉi tiu tre speciala libro, kie miksiĝas priskriboj pri floroj kaj torturoj, sekso kaj sango, estas konsiderata, kiel unu el la plej bonaj verkoj de la dekadenca literaturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.