La Antaŭ-Rafaelida Frataro (angle Pre-Raphaelite Brotherhood) estis asocio de anglaj pentristoj, poetoj kaj kritikistoj, fondita en 1848 en Londono de John Everett Millais, Dante Gabriel Rossetti kaj William Holman Hunt. La Frataro daŭris kiel formita grupo apenaŭ dum jar-kvino, sed ties influo falis sur la angla pentrarto ĝis la komenco de la 20a jarcento. Oni uzas la terminon antaŭrafaelismo por karakterizi la pentrartan movadon kiun ili reprezentas. Kutime ĝi estas ligita al la movado de la realisma pentrarto kiu samtempe disvolviĝis en Francio. La terminon «antaŭrafaelisma» oni komprenas kiel derivaĵo de «antaŭrafaelismo», kaj ne aplikandas al nomo de la grupo de artistoj origina.

Rapidaj faktoj Komenco, Influita de John Ruskin vd ...
La Antaŭ-Rafaelida Frataro
Thumb
arta movado
artista grupo
stilo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1848 vd
Fondinto(j) William Holman Hunt John Everett Millais Dante Gabriel Rossetti vd
vdr
Fermi
Thumb
Persefono, de Dante Gabriel Rossetti.

La antaŭrafaelistoj malakceptis la akademiisman pentrarton dominantan en Anglio en la 19a jarcento, centrante siajn kritikojn en Sir Joshua Reynolds, fondinto de la Reĝa Akademio de Artoj. Ekde ĝia vidpunkto, la akademiisma pentrarto hegemonia nur pluigis la manierismon de la itala pentrarto posta al Rafaelo kaj Mikelanĝelo, per elegantaj komponoj sed malplenaj je enhavo aŭ sincereco. Tial ili defendis la revenon al detalismo kaj luma kolorismo de la primitivaj italaj kaj flandraj pentristoj, antaŭaj al Rafaelo —de tie la nomo de la grupo—, kiujn ili konsideris pli aŭtentaj.

Ĉefaj artistoj

Membroj de la Antaŭ-Rafaelida Frataro

  • John Everett Millais (pentristo)
  • Dante Gabriel Rossetti (pentristo, poeto)
  • William Holman Hunt (pentristo)
  • William Michael Rossetti (kritikisto)
  • Thomas Woolner (skulptisto, poeto)
  • James Collinson (pentristo)
  • Frederic George Stephens (kritikisto)

Artistoj kaj gravuloj rilataj kun la Frataro

  • Ford Madox Brown (pentristo, desegnisto)
  • Edward Burne-Jones (pentristo, desegnisto)
  • Arthur Hughes (pentristo)
  • Jane Morris (modelo)
  • William Morris (desegnisto, arkitekto)
  • Valentine Cameron Prinsep (pentristo, verkisto)
  • Christina Rossetti (poeto)
  • Algernon Charles Swinburne (poeto)
  • John Ruskin (kritikisto)
  • Elizabeth Siddal (pentristino, poetino kaj modelo)
  • John William Waterhouse (pentristo)
  • Thomas Cooper Gotch (pentristo)
  • Evelyn De Morgan (pentristino)
  • Walter Howell Deverell (pentristo)
  • Charles Allston Collins (pentristo)
  • Thomas Seddon (pentristo)
  • John William Inchbold (pentristo)
  • Henry Wallis (pentristo)
  • John Brett (pentristo)
  • Anthony Frederick Augustus Sandys (pentristo)
  • Simeon Solomon (pentristo)
  • Eleanor Fortescue-Brickdale (pentristino)
  • John Byam Liston Shaw (pentristo)
  • William Bell Scott (pentristo kaj poeto)

Kolektoj

Estas gravaj arto-kolektoj de antaŭrafaelisma arto en la Tate Gallery, la Manchester Art Gallery, la Lady Lever Art Gallery en Merseyside, en la Birmingham Museum & Art Gallery kaj en la Museo de Arte de Ponce en Puerto Rico.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.