Kuba nacia himno From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bayamesa (Himno de Bayamo) estas la nacia himno de Kubo. Ties melodio kaj vortumado estis komponitaj de Pedro Figueredo (Perucho) kaj la aranĝo por instrumentoj estis farita de la majstro Antonio Luna.
Ĝi nomiĝas La Bayamesa (La Bajama) kiel referenco al Bayamo kie ĝi estis ludita por la unua fojo, fakte dum solena diservo antaŭ la koloniaj aŭtoritatoj, kaj kiel aludo al la hispanlingva nomo de la Marseljezo, nome La Marsellesa. En la kunteksto de la sendependisma movado, la vortumado estas militema alvoko al luktado. Kvar strofoj estis nuligitaj en 1902 ĉar estis iom insultaj por Hispanio kaj por hispanoj, kaj krome kun ili la himno estus tro longa, kompare kun aliaj naciaj himnoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.