From Wikipedia, the free encyclopedia
La Cierva [laZJERba] (La Cervino, kiu aperas en la supra maldekstra kvarono de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La Cierva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Félix Redondo Medina PP | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 (2016) | ||
Loĝdenso | 0,55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 3′ N, 1° 51′ U (mapo)40.055833333333-1.8511111111111 [+] | ||
Alto | 1 150 m [+] | ||
Areo | 71,48 km² (7 148 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Cierva [+] | |||
La loĝanto nomiĝas cervato (cervido). La censita loĝantaro en 2016 estis de 39 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,55 loĝ/km².
La Cierva estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centrorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,150 m super marnivelo; je malpli ol 50 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 71,48 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°03′21″N 1°51′04″Ok. Plej proksimaj vilaĝoj estas Valdemoro de la Sierra, Valdemorillo kaj Cañada del Hoyo. La Cierva troviĝas sur deklivo ĉirkaŭita de du grandaj valoj, proksime de la dezeerto Tierra Muerta, tio estas Mortinta Tero.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Cierva, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe La Cierva kie oni alvenis al la nunaj 39.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ofte de dekstra partio PP.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, naturaj pejzaĝoj. Estas paleontologia kuŝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.