La Esperantisto
la unua periodaĵo en la internacia lingvo Esperanto (1889–1895) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Esperantisto estis la unua periodaĵo en la internacia lingvo Esperanto. Ĝi aperis unuafoje je la 1-a de septembro 1889 en Nurenbergo. Pro la efikoj de la ruslanda cenzuro, sed ankaŭ pro ĝeneralaj financaj problemoj, ĝi ĉesis en 1895. Lingvo Internacia el Svedio transprenis ĝian rolon.