From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eta Princo (france Le Petit Prince), unuafoje publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
Le Petit Prince | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Antoine de Saint-Exupéry | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 6-a de aprilo 1943 | ||||
Ĝenro | lyrical novel • filozofia fikcio • rakonto | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde | ||||
| |||||
La Eta Princo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoine de Saint-Exupéry | |
Eldonjaro | 1961 | |
Urbo | Orleano | |
Eldoninto | Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso" | |
Paĝoj | 98 | |
"La Eta Princo" estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri universalaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth kaj klarigante la kialon de tiu dediĉo (en la traduko de la 3a Esperanta eldono):
|
La princo vivas sur malgranda asteroido kun tri vulkanoj kaj unu rozo, al kiu la princo estas tre emocie ligita. Li pasigas siajn tagojn zorgante kaj nutrante sian steleton: skrapante la kraterojn de la vulkanoj kaj elradikigante la radikojn de la baobaboj, kiuj senĉese provas elkreskiĝi kaj disvastiĝi, kiuj povus disfendi la steleton. Post kverelo kun la dorlotita rozo, la princo forlasas sian planedon por vidi la universon. Li atingas plurajn aliajn asteroidojn, ĉiu loĝata de plenkreskulo, malsaĝa siamaniere.
Sur la tero, la princo malkovras tutan vicon da rozarbustoj, kaj lia spirito falas, ĉar lia rozo diris al li ke ĝi estas unika kaj ununura en la tuta universo. Li renkontas vulpon kaj malsovaĝigas ĝin (laŭ ĝia peto), kaj la vulpo klarigas al li, ke lia rozo ja estas unika, ĉar la princo donis amon al la rozo kaj pasigis tempon amante ŝin.
La princo renkontas du pliajn plenkreskulojn sur la Tero:
La princo renkontas la unupersonan rakontanton en la dezerto, kaj petas al li desegni ŝafon por si. Post pluraj malsukcesaj provoj desegni ŝafon, kiu taŭgus al la deziroj de la princo, la parolanto desegnas al li skatolon, en kiu, laŭ li, troviĝas la ŝafo. La princo ĝoje akceptas ĝin.
La princo renkontas serpenton en la dezerto, kiu certigas al li ke li havas la potencon resendi la princon al sia hejmplanedo. Post pensado, la princo ofertas al la rakontanto emocian adiaŭon, kaj permesas al la serpento mordi sin. La eta princo silente falas sur la sablon, postlasante neniun fizikan markon.
La intrigo mencias la danĝeron de baobaboj, kies semoj similas al tiuj de rozoj, sed ili devas esti malkovritaj kaj elderigitaj tuj kiam oni komprenas ilian veran naturon, alie ili povas kreski ĝis tia grado, ke iliaj radikoj transprenas kaj eĉ disiĝas la tuta asteroidon. Estas ankaŭ ilustraĵo de stelo, kies maldiligentaj loĝantoj ne ĝenis fari tion, kiam ĝi ja estis kreviĝota pro la ŝarĝo de la radikoj de la tri grandegaj arboj, kiuj kreskis sur ĝi. En la tiama historia kunteksto, ĉi tiu priskribo estas konsiderata kiel metaforo por la leviĝo de faŝismo kaj naziismo, kiuj komence ŝajnis al multaj homoj en Eŭropo saĝaj kaj idealaj ideoj, kaj la "pigraj" estas la okcidentaj ŝtatistoj, kiuj ne kontraŭbatalis ilin tuj post sia apero.
Esperantlingva traduko de Pierre Delaire aperis unue en 1961 en la franca urbo Orleano kun senkoloraj ilustraĵoj — eldonita de Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso". Poste dua traduko, funde reviziita de Pierre Delaire mem, aperis ĉe Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo en 1984, en plaĉa formo kun la originalaj desegnaĵoj de Saint-Exupéry. Plia eldono aperis samloke en 1989. Kvankam ĝi portas jam la indikon "tria esperantlingva eldono", oni fine kalkulis ĝin nur kiel represon de la dua eldono.
Tria esperanta eldono, en altkvalita grafika prezento, aperis en junio 2010 fare de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. La traduko estis denove reviziita de internacia komitato de Marc Bavant (Francujo), Davor Klobučar (Kroatujo) kaj Francisko Lorrain (Kanado), kaj poste postrevizia kontrolado de internacia komitato de Ginette Martin (Francujo), Simon Davies (Britujo) kaj Donald Broadribb (Aŭstralio). [1] Dua presado de la tria eldono aperis en 2018. [2]
En 1978 aperis nova traduko fare de Mijake Ŝihej, verkisto de Esperanto Shōjiten (Esperanto-japana vortaro).[3] “Scenigita fantazia rakonto” surbaze de la verko aperis en Zagrebo en 1990.
|
Kvankam libro porinfana, La Eta Princo montras diversajn aspektojn de la homa vivo kaj pensmaniero. Kelkajn pensigajn frazojn eldiras la vulpo, kiu rolas en la historio. Jen ekzemploj (denove en la traduko de la 3a Esperanta eldono):
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.