La lasta tento de Kristo

From Wikipedia, the free encyclopedia

La lasta tento de Kristo, aŭ ankaŭ simple La lasta tento, (en greka: Ο Τελευταίος Πειρασμός, O Teleftéos Pirasmós) estas historia romano verkita de Nikos Kazantzakis, unuafoje publikigita en sia originala greka en 1955. La romano priskribas la vivon de Jesuo Kristo kaj liajn luktojn kontraŭ variaj formoj de tento, kiel pro timo, dubo, deprimo, malemo kaj volupto.

Rapidaj faktoj Ο τελευταίος πειρασμός, skribita verko • literatura verko ...
Ο τελευταίος πειρασμός
skribita verko literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroNikos Kazantzakis
Lingvoj
Lingvogreka lingvo
Eldonado
Eldondato1954
LokoGrekio
EldonejoSimon & Schuster
Ĝenroreligio historia fikcio
vdr
Fermi

Post sia publikigo, la libro estis kondamnita de la Romkatolika Eklezio kaj de la Grekortodoksa Eklezio; ĝi ekde tiam suferis la akran malakcepton de nombraj kristanaj grupoj kaj de ekstremdekstraj organizaĵoj. Filmo de 1988 adaptis la romanon kaj uzis la saman nomon, reĝisorita de Martin Scorsese; ĝi denove levis similan polemikon.

La religia tezo de la verko bazas sur la ideo, ke Jesuo devis suferi tentojn; ĉar male lia figuro estus nur tiu de iu ajn filozofo. Li devis akcepti la morton sur la kruco, nur post tento eviti ĝin pro timo.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.