verko de Jonathan Swift / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vojaĝoj de Gulivero (angleGulliver's Travels) estas la plej konata verko de la irlanda verkisto, anglikana pastro kaj politikisto Jonathan Swift. En la origina versio la verko konsistas el kvar partoj kaj pseŭdonime publikiĝis en 1726 sub la titolo Travels into Several Remote Nations of the World, in Four Parts. By Lemuel Gulliver, first a Surgeon, and then a Captain of Several Ships – "Vojaĝoj al diversaj distancaj nacioj de la mondo, en kvar partoj. Fare de Lemuel Gulivero, unue kuracisto, kaj poste kapitano de kelkaj ŝipoj".
Rapidaj faktoj Travels into Several Remote Nations of the World, in Four Parts. By Lemuel Gulliver, First a Surgeon, and then a Captain of several Ships, literatura verko ...
Travels into Several Remote Nations of the World, in Four Parts. By Lemuel Gulliver, First a Surgeon, and then a Captain of several Ships
• A Voyage to Lilliput •A Voyage to Brobdingnag •A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan •A Voyage to the Country of the Houyhnhnms vd
Aparte konatiĝis duvoluma porinfana eldono de la verko, en kiu Gulivero unue ekkonas la landon de nanoj kaj poste albordiĝas en la lando de gigantoj; tiu adapto resumas la unuan kaj duan parton de la verko, forlasante la trian kaj kvaran parton. Aparte tiu porinfana eldono kaŭzis, ke oni ofte subtaksis la literaturan gravecon, la satirecon kaj socian kritikon de la verko.