Arbeit macht frei (germane Laboro liberigas) estas frazo, kiu konatiĝis ĉefe kiel super-enireja skribaĵo ĉe koncentrejoj.
Deveno
„Arbeit macht frei“ estas la titolo de romano de la germana nazia aŭtoro Lorenz Diefenbach, eldonita en 1873 (antaŭeldonita en 1872 en viena gazeto). En 1922 la germana lerneja asocio de Vieno printigis membrokotizajn markojn kun la surskribo Arbeit macht frei.
Nesciatas, kiel la frazo emiĝis en naziismaj cirkloj, sed oni ree uzis ĝin en kontraŭjudismaj cirkloj.
Uzo en koncentrejoj
En la naziaj koncentrejoj la pordega superskribaĵo estis cinika priskribo de la ŝajniga edukcelo de la ejoj, kiuj fakte estis kreitaj laŭ la principo neniigo per laboro.
La historiisto Harold Marcuse konsideras, ke la unua uzanta la devizon estis la unua SS-komandanto de la koncentrejo Dachau, Theodor Eicke.
Aldone al tiu ĉi pordega superskribaĵo en iuj koncentrejoj, inter kiuj Dachau, Sachsenhausen kaj Neuengamme, estis afiŝita bone videble jena parolo de Heinrich Himmler: Ekzistas vojo al libero. Ĝiaj mejlŝtonoj nomiĝas: obeemo, laboremo, honesto, ordo, puro, malebrio, vero, sinoferemo kaj amo al patrujo![1]
Auschwitz (Aŭŝvico)
Ĉe la pordego de la koncentrejo koncentrejo Aŭŝvico 1 troviĝas la skribaĵo „Arbeit macht frei“ kun la litero B kapomalsupre. Iamaj malliberuloj el Aŭŝvico raportis, ke temis pri sekreta protesto de la malliberulo Jan Liwacz, kiu devis realigi interalie tiun feraĵon laŭmende de la SS.
La originala aĵo estis ŝtelita frumatene la 18-an de decembro 2009. Ĝi estis rapide anstataŭigita per kopio. [2] Oni trovis la ŝtelitan surskribon kelkajn tagojn poste, en tri partoj.
Dachau
En la koncentrejo Dachau Jura Soyfer verkis la kanton „Arbeit macht frei“, nomata "Dachau-kanto". Pli pri tio pli sube.
Buchenwald
La unua koncentrejo kun alia surpordega skribaĵo estis la koncentrejo Buchenwald. Ĝia skribaĵo anoncis Jedem das Seine (Al ĉiu la sia), kiu en la latina versio suum cuique estis la devizo de la prusaj monarkoj.
Kanto Arbeit macht frei
La malliberigitaj artistoj Jura Soyfer kaj Herbert Zipper en 1939 en la koncentrejo Dachau verkis kontraŭnazian kanton Arbeit macht frei ("Dachau-kanto").
- versio kantata kun gitara akompano en Jutubo
- versio piana post voĉa klarigo same en Jurubo, ambaŭ filmoj germanlingvaj
Referencoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.