From Wikipedia, the free encyclopedia
La Laga Distrikto (angle Lake District) estas nacia parko en la provinco Kumbrio en la nordokcidento de Anglio. Ĝi estas unu el dek tri naciaj parkoj en Britio.
Laga Distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Supermara alteco | 978 m [+] | ||||
Koordinatoj | 54° 30′ 0″ N, 3° 10′ 0″ U (mapo)54.5-3.1666666666667 [+] | ||||
Plej alta punkto | Scafell Pike [+] | ||||
- koordinatoj | 54° 27′ 15″ N, 3° 12′ 42″ U (mapo)54.454166666667-3.2115277777778 [+] | ||||
Akvokolektejo | 2 362 km² (236 200 ha) [+] | ||||
Areo | 2 362 km² (236 200 ha) [+] | ||||
Laga Distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Lake District [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĝi estas monta regiono. Ĉiuj montpintoj en Anglio pli altaj ol 900 metroj super marnivelo situas en ĉi tiu areo. La plej alta montpinto en Anglio estas la pinto de Scafell Pike (978 m).
La Laga Distrikto havas 16 lagojn. La plej konataj estas: Windermere (14,7 km²), Coniston Water, Ullswater, Thirlmere, Derwent Water kaj Bassenthwaite-Lago.
La klimato estas humida: Multe pluvas kaj neĝas. Vivrimedoj estas ŝafobredado kaj forstokulturo. Ankaŭ turismo jam ekde longa tempo estas grava ekonomia faktoro.
Dum la jaro 2001, la regionon multe tuŝis afta febro inter farmbestoj. Krom la farmistoj mem, suferis ankaŭ preskaŭ ĉiuj kiuj dependis de la turismo, pro tio ke la aliro al la kamparo estis malpermesita por provi regi la disvastiĝon de la malsano, kaj multaj tiamaj vizitontoj nuligis siajn planitajn vojaĝojn tien.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.