Lago

natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de akvo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago (okaze de malgrandaj areoj lageto) estas natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de akvo.

Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lago (komunumo) kaj Lago (metroo de Madrido).
Bariloche-_Argentina2.jpg
Lago en Bariloche (Argentino)
Ecuador_cajas_national_park.jpg
Lagoj en nacia parko en Ekvadoro

Depende de sia origino lagoj disspeciĝas je tektonikaj, glaciaj, riveraj, ĉemaraj (lagunoj kaj limanoj), karstaj, vulkanaj kaj artefaritaj lagoj. Laŭ akvobilanco lagoj estas defluaj aŭ maldefluaj, laŭ kemia konsisto de la akvo oni distingas trinkeblajn kaj mineralajn (ankaŭ sal(ohav)ajn) lagojn.

La entuta surfaca areo de ĉiuj lagoj tutmonde estas ĉirkaŭ 2,7 milionoj da km2, kio konsistigas 1,8% de la planeda surfaco.