Lampiro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lampiro (Lampyris) estas insekta genro en la familio de lampiredoj, ordo de koleopteroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Lampiro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lampyris noctiluca | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
L. noctiluca | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Tutmonde ekzistas ĉ. 2000 specioj. Multaj, sed ne ĉiuj, kapablas elsendi lumon; tio servas precipe por allogi seks-partneron. La lumo rezultas el komplika bio-kemia procezo, kiu preskaŭ ne produktas varmon, male al ĉiuj teknikaj lumigiloj. Iuj specioj lumas konstante, aliaj intermite; ĉe iuj lumas ambaŭ seksoj, ĉe aliaj nur la femaloj.
El tiu eco devenas la popola nomo de la insekto en pluraj lingvoj, ankaŭ la esperanta lumvermo.