From Wikipedia, the free encyclopedia
Langa [LANga] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Langa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05213 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 440 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 4° 52′ U (mapo)41.007777777778-4.8594444444444 [+] | ||
Alto | 866 m [+] | ||
Areo | 80,51 km² (8 051 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langa, Ávila [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 467 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 50 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Fuentes de Año, Villanueva del Aceral, Aldeaseca, Canales, Nava de Arévalo, Fuente el Saúz, Donjimeno, San Vicente de Arévalo.
La toponimo Langa estas relative abundante en Hispanio, ekzemple ĉe Langa de Duero (Soria), Langa del Castillo (Zaragoza), La Langa (Cuenca), Languilla (Segovia), ktp. Temas pri antaŭromia toponimo, plej probable el kelta vorto *Lanka, kies signifo estus proksimume ≪riverfluejo≫.[1]
En Mezepoko okazis reloĝado post 1085 fare de nordanoj. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.