
Laniakeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laniakeo el la havaja Laniākea (nemezurebla aŭ grandega ĉielo) estas la galaksiamasego, al kiu apartenas la Lakta Vojo kaj ĉirkaŭ 100 000 aliaj najbaraj galaksioj.[1] Laniakeo havas la larĝecon de ĉirkaŭ 520 milionoj da lumjaroj.[2] Ĉi tiu galaksiamasego estis difinita kaj trovita en 2014 fare de teamo de la Universitato de Havajo gvidata de Brent Tully,[3] kiu prezentis novan manieron difini galaksiamasegojn bazitajn sur la radia rapideco de galaksioj.

