Laosa kipo
valuto de Laoso ekde 1952 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La laosa kipo - laose ກີບ, oficiala plena nomo ເງີນກີບລາວ, laŭvorte "monunuo laosa kipo" - estas la nacia valuto de Laoso. Unu kipo estas dividita je cent att (ອັດ). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas LAK. Oficiala valuta simbolo estas la signo ₭ (foje uzata en la formo ₭N), majuskla litero K kun horizontala streko.