Latino[1] aŭ la latina lingvo estas italika lingvo, kaj siavice membro de la hindeŭropa lingvaro,[2] kiu estis origine parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa lingvo de la romia imperio (kune kun la greka lingvo) kaj poste de la katolika eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Dekomence ĝi etendiĝis samtempe kiel la propra imperio.[3]

"Latina" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Latina (apartigilo).
Quick facts: Lingvistika klasifiko, Oficiala statuso, Ling...
Latino
Latine: Lingua latīna
Parolata en Vatikano
Parolantoj 100
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Italika
Latino-faliska
Latino
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Vatikanurbo
Reguligita de Papa Akademio de Latina Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 la
  ISO 639-2 lat
  ISO 639-3 lat
  SIL LTN
  Glottolog lati1261
Angla nomo Latin
Franca nomo latin
Vikipedio
vdr
Close

Inter malkleruloj Latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara Latino, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika Latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300 en kelkaj regionoj kaj en aliaj ankoraŭ dum postaj jarcentoj, sed pli kaj pli aparte de la pura klasika latino, tio estas pli kaj pli modifita. En la lernejoj dum la renesanco, Latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, Latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la 16-a jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj kaj plantoj, jam per tute modernigita latino. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas Latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj.[4] Sed eĉ en la katolika eklezio, Latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua Vatikana koncilio; praktike oni uzas pleje la italan en ĉiutaga vivo kaj en la diversaj landoj la respektivajn proprajn lingvojn. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca kaj en aliaj lingvoj, kvankam la oficiala redakto estas en Latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de Latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de tre granda parto de la klera, eleganta vortprovizo de la angla lingvo.

Oops something went wrong: