Latva Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Latvio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Latva Ruĝa Kruco - latve Latvijas Sarkanais Krusts - estas societo de humanitara helpo en Latvio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Rigo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Viktors Jaksons.
Rapidaj faktoj Latvijas Sarkanais Krusts ...
Latva Ruĝa Kruco | |
---|---|
Latvijas Sarkanais Krusts | |
Lando | Latvio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 20-a de novembro 1918 |
prezidanto | Viktors Jaksons (laŭ la stato de 2020) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Rigo |
Interretejo | http://www.redcross.lv/en/ |
Fermi