Lazare PONTICELLI (Groppo Ducale apud Bettola, Provinco de Piaĉenco, Italio, 7-an de decembro 1897 – Le Kremlin-Bicêtre, Francio, 12-an de marto 2008) estis, je la tempo de sia morto, la lasta postvivanta Franca veterano de la Unua Mondmilito. Je la tempo de sia morto, li estis la plej maljuna vivanta viro naskiĝinta en Italio kaj la plej maljuna viro loĝanta en Francio. Ponticelli naskiĝis "Làzzaro" en Groppo Ducale apud la vilaĝo Bettola, Piacenza, Italio. En 1907, kiam li estis naŭjara, li moviĝis al Francio, kaj ses jarojn poste, en 1914, li aliĝis al La Franca Fremda Legio, li estis 16-jaraĝa. Ponticelli faris la militon kontraŭ Germanio, kaj estis vundita nelonge post kiam li eniris servon en 1914. Li estis eligita el la Franca Fremda Legio, kaj poste aliĝis al la Itala Armeo en 1915. Ponticelli estis vundita denove kontraŭ la Aŭstroj en Tirolo. Frapita en la kapo de artilerio, li mirakle postvivis. Dum la jaroj 1930, li fondis metalokompanion kun siaj fratoj "Ponticelli Frères" ("Ponticelli Fratoj"), kiu fariĝis riĉa kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ kaj estas tre konata en ĝia kampo.
Lazare Ponticelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1897 en Bettola |
Morto | 12-an de marto 2008 (110-jaraĝa) en Le Kremlin-Bicêtre |
Tombo | Pariza tombejo de Ivry |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto militisto entreprenisto |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.