Leĝo de Metcalfe
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Leĝo de Metcalfe deklaras ke la valoro de komputila reto estas proporcia al la kvadrato de la nombro da uzantoj ligitaj al la sistemo (n 2). La leĝo estis formulita tiel unuafoje fare de George Gilder en 1993 [1], kaj estis atribuita al Robert Metcalfe lige kun Eterreto. La leĝo de Metcalf estis origine prezentita ĉirkaŭ 1980, komence la leĝo ne estis prezentita koncerne uzantojn, sed de "Kongruaj komunikaj aparatoj" (ekzemple, faksmaŝinoj, telefonoj, ktp.) [2]. Nur lastatempe kun la lanĉo de Interreto, ĉi tiu leĝo ankaŭ estis atribuita al uzantoj kaj retoj kaj ne nur ĉar ĝia origina intenco estis priskribi aĉetojn kaj ligojn sur la Eterreto [3]. La leĝo estas proksime rilatita al ekonomiko kaj komerca administrado, precipe kun konkurencivaj firmaoj serĉantaj kunigi unu kun la alia.
Metcalfe rezonis ke la nombro de Eterretaj kartoj estis kreskanta preter kriza nombro por ke la klientoj gajnis per iliaj retoj.[4]
Laŭ Metcalfe, la kaŭzo por la vendo de la retaj kartoj estis ke:
- la kostoj de kartoj estis proporciaj al la nombro de instalitaj kartoj, sed
- la valoroj de retoj estis proporciaj al la kvadrato de la nombro de uzantoj.
Oni povas algebre esprimi la koston kiel kaj la valoron kiel .