Leĝo de sinusoj
teoremo pri trianguloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
En trigonometrio, la leĝo de sinusoj aŭ sinusa formulo aŭ sinusa regulo aŭ sinusa teoremo estas interrilato inter longoj de lateroj kaj sinusoj de anguloj ĉe triangulo sur eŭklida ebeno.
Se longoj de lateroj de la triangulo estas a, b kaj c kaj la anguloj kontraŭaj al tiuj lateroj estas A, B kaj C, tiam la leĝo de sinusoj estas:
kie R estas la radiuso de la ĉirkaŭskribita cirklo.
Plu
kie S estas la areo de la triangulo kaj s estas la duonperimetro
La dua egaleco pli supre estas esence formulo de Heron.