Lejdena fromaĝo
nederlanda fromaĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lejdena fromaĝo (nederlande Leidse kaas) estas nederlanda fromaĝospeco kun malpli da graso ol Gouda fromaĝo kaj kun aldono de kumino en la kazeo[1].
Lejdena fromaĝo | |
---|---|
Deveno | Nederlando, |
Graso | kutime 40% (40+), ankaŭ 30+ aŭ 20+ % |
Formo | Rado |
Pezo | 3.000-9.000 g |
Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
En la taga paroluzo la termino Lejdena fromaĝo ankaŭ estas uzata por Gouda fromaĝo kun kumino. Gouda fromaĝo tamen ĉiam havas grasotitron de minimume 48% (48+). Inverse oni nomas Lejdenan fromaĝon kelkfoje kuminan fromaĝon, kvankam ne ĉiu kumina fromaĝo estas Lejdena fromaĝo.
Lejdena fromaĝo ĉiam havas pli malaltan grasotitron. Por Lejdena fromaĝo estas speciala regna fromaĝomarko disponebla. Lejdena fromaĝo rekoneblas je unu rekta kaj unu ronda ŝultro (=angulo) (fromaĝo kun du rondaj ŝultroj nur estas permesata por Gouda fromaĝo).
Ĉar Lejdena fromaĝo entenas malpli da graso, la strukturo estas pli firma. Juna Lejdena fromaĝo ankaŭ estas vendata sub la marknomo pan pan kaj havas karakterizan ruĝan kruston.