From Wikipedia, the free encyclopedia
Lekcio laŭ la difino de PIV estas leciono en formo de scienc-instrua parolado en universitato aŭ alia samranga instituto. Ĝin kutime prezentas universitata profesoro aŭ docento.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun leciono. |
La nomo "lekcio" - de la latina vorto legere ("kolekti", "elekti", "legi") - ekestis en la frua epoko de universitatoj en la eŭropa mezepoko, kiam libroj ankoraŭ ne estis presitaj, sed manskribitaj originaloj. La lekcio ĉefe konsistis en tio ke la docento legis el propraj aŭ fremdaj verkaĵoj kaj komentis ilin.
Ankaŭ nuntempe la docento ofte legas el skriba versio de la lekcio, aŭ el komputila prezentaĵo. Lekcio estas unudirekta edukado: Unu docento parolas al granda nombro - ofte centoj - da (kutime silentaj) auŝkultantaj studentoj.
Profesoroj por la lekcioj foje disdonas siajn skribajn versiojn aŭ vendigas ilin. Ekde la 1980-aj jaroj disvastiĝis la kutimo prezenti la skribajn versiojn en la koncerna universitata retejo. La kvalito de tiaj skribaj versioj estas tre malsama: foje la skribaj versioj nur estas kolekto de tabeloj kaj aliaj grafikaĵoj, inter kiuj la studentoj permane devas noti la kernajn informojn de la lekcio, sed foje ankaŭ temas pri la facile kompreneble prezentataj kompletaj informoj pri la koncerna temo, kiuj anstataŭigas sciencan libron.
Koncepto tre simila estas tiu de prelego: Laŭ la difino de Reta Vortaro temas pri "parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.