Lemminkäinen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lemminkäinen (en finna prononco [ˈlemːiŋˌkæinen]) aŭ Lemminki (en finna prononco [ˈlemːiŋki]) estas elstara figuro en Finna mitologio. Li estas unu el la Herooj de la Kalevala, kie lia rolulo estas komponaĵo de kelkaj separataj herooj de parola poezio. Li estis kutime priskribita kiel juna kaj bela sed aroganta, kun ruĝa haro. La origina, mita Lemminkäinen estas ŝamana figuro. En Kalevala, li kuniĝas kun la eposaj milit-herooj Kaukomieli/Kaukamoinen kaj Ahti Saarelainen.
Rapidaj faktoj mita persono, Verko ...
Lemminkäinen | |
---|---|
mita persono | |
Verko | Kalevala |
Rolita de | Andris Ošiņš, Tom Wentzel |
Informoj | |
Sekso | vira |
Fermi
Unu el plej konataj epizodoj estas kiam lia patrino devas tiri lian kadavron el la Rivero de Morto kiu fluas tra Tuonela kaj revivigi lin, simile al la mito de Osiris.