aŭstra artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Leopold Kupelwieser (naskiĝis la 17-an de oktobro 1796 je Markt Piesting en la distrikto Wiener Neustadt-Land; mortis la 17-an de novembro 1862 en Vieno) estis aŭstra pentristo.
Leopold Kupelwieser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1796 en Markt Piesting |
Morto | 17-an de novembro 1862 (66-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Grinzing Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno Akademisches Gymnasium (Vieno) |
Familio | |
Frat(in)o | Josef Kupelwieser |
Edz(in)o | Johanna Kupelwieser (en) |
Infano | Paul Kupelwieser (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Li estis membro de la amika rondo ĉirkaŭ Franz Schubert, la "Ŝubertianoj", kiuj somere ofte restadis en Kastelo Atzenbrugg. De kelkaj el ĉi tiu amikaro li verkis portretojn, inter ili de Franz Schubert, Franz Seraph Joseph Vinzenz von Bruchmann, Moritz von Schwind kaj Franz von Schober. La 17-an de septembro 1826 li geedziĝis kun Maria Johanna Evangelista Augustina Stephania Theodora Lutz, naskiĝinta la 26-an de decembro 1803, kun kiu li havis multajn gefilojn, el kiuj ok plenkreskiĝis. En 1831 Kupelwieser estis kunrektoro kaj ekde 1836 profesoro pri historia pentrado ĉe la viena akademio kaj okupiĝis pli kaj pli pri religiaj temoj kaj pri freskopentrado. Tie ankaŭ Adam Brenner apartenis al liaj lernantoj.
Leopold Kupelwieser eĉ hodiaŭ estas konata pro siaj bildoj, kiujn li verkis pri Franz Schubert kaj ties amika rondo. Liaj ĉefverkoj estas religiaj altarbildoj kaj freskoj, kiujn li kreis por preĝejoj en Vieno kaj en la tuta teritorio de Aŭstrujo-Hungarujo. Ekde la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento la monumentpentrado enprenis pli kaj pli gravan pozicion en lia verkado. Kupelwieser estis ano de la nazaretana skolo kaj estas kune kun Joseph von Führich cefreprezentanto de la religiema romantisma pentrado en Vieno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.