Leĝo de Hubble
leĝo pri la pligrandiĝo de la universo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La leĝo de Hubble-Lemaître[1] (antaŭ nomita leĝo de Hubble) en astronomio, asertas ke, la galaksioj malproksimiĝas unu de la aliaj kun rapideco proksimume proporcia al ilia distanco: Ju pli galaksio estas malproksima, des pli ĝi ŝajnas forfuĝi rapide.
Tiu-ĉi leĝo validas nur por la observebla universo. Eblas eksterpoli la leĝon, sed nur hipotezante, ke la universo estas ĉie homogena kaj izotropa.
Al tiu ĝenerala movo de malproksimiĝo, aldoniĝas propra movo de galaksioj ene de galaksiamasoj. Ekzemple, Lakta Vojo kaj Andromeda galaksio nun proksimiĝas, ĉar ambaŭ anas en Loka Grupo, kaj elipse orbitas ĉirkaŭ ĝia centro de maso. Nur trans ia distanco, la ĝenerala ekspansio de Universo superas la lokajn movojn.