La liberala kristanismo estis religia kaj politika fluo, naskiĝinta kaj disvolviĝinta en la Eŭropo de la 19-a jarcento, kiu celis akordigi la kristanan pensadon kun la liberalaj principoj de civilaj kaj socialaj liberecoj. Temis pri movado kaj teologia kaj politika. Tiu pensfluo havis apartan gravecon ene de la Katolika Eklezio.

Se preskaŭ tuta la tradicia eŭropa protestantismo povas esti konsiderata liberala, ne tiel en Usono, kie radikiĝis konfesioj inspire konservemaj. En Usono, do, oni difinas apartenantaj al liberala kristanismo la membrojn de iuj protestantaj eklezioj, kies multaj devenantaj el la puritana kaj kongregaciisma medioj, kiuj distingiĝis per progresismaj pozicioj en etika kaj socia kampoj. Necesas ĉi tie substreki ke en la anglosaksa mondo “liberalismo” entenas nocion malsaman al tiu eŭropa kaj praktike signifas politikan maldekstron.

Liberala kristanismo en Eŭropo

Tiu speciala pensfluo en Eŭropo elstaris kiel unua epigulo Félicité Robert de Lamennais (1782-1854), kiu publikigis en 1829 la verkon Des progrès de la Révolution et de la guerre contre l'Église (Pri la progresoj de la revolucio kaj de la milito kontraŭ la Eklezio). Ĉiam en franca medio, subternataj de la ĵurnalo Avenir, voĉo de la katolikaj-liberalaj aspiroj, la liberalaj katolikoj, malsame ol la senkompromesuloj, malamikaj al liberalismo, estis favoraj al alestiĝo de la konscienclibero, preslibero kaj asocilibero, disigo inter Ŝtato kaj Eklezio. La Ŝtato, laŭ Lamennais, sintenu "indiferenta rilate religion".
La proponitaj ideoj, tamen, ne ricevis konsenton flanke de la apostola seĝo ĝispunte ke 1832 papo Gregorio la 16-a eksplicite kondamnis la ideojn de Lamenais per la encikliko Mirari vos. En 1864 papo Pio la 9-a reasertis la malkongruecon de liberalismo per la publikigo de la Sillabo.

La katolikoj liberalaj en Eŭropo trairis ĉiujn kontraudirojn proprajn de la liberala mondo de la 19-a jarcento. En kampo politika-instiuicia ili vidis la kongruecon inter parlamenta demokratio kaj kristanismo, sed en la sociala-ekonomia kampo restis iom ekstere de la elmergiĝo de kroma socia klaso, nome la proleto, kiu male estus altirinta la atenton de la socialista mondo. Nur en malfrua momento la demokrata kristanismo parte sukcesis enkanaligi la aspirojn de la proleta mondo enen de la komponamto de la sociala kristanismo. La liberala katolikismo perdis ĉiun gravecon ĉar la instancoj de la laikeco de la Ŝtato jam estis subtenitaj de la socialaj kristanoj. La rezisto, tamen, de la liberala kristanismo trovis ion da limfo okaze de enkampigo de la Prakatolika Eklezio.[1]

Notoj

Eksteraj ligiloj

Literaturo

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.