Liberec
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Liberec ( elparolu, germane Reichenberg, esperante Liberec' aŭ Libereco, cigane Libertsis) estas statuta urbo en Ĉeĥio, en la norda parto de Bohemio. Ĝi havas 107 389 loĝantojn (2023) kaj estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Regiono Liberec, kaj la sesa plej granda urbo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la fondintoj de la Eŭroregiono Nisa. Ĝis la jaro 1945 la urba loĝantaro estis plejparte germanlingva.
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Liberec. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Libereco (apartigilo).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Liberec | |||
germane Reichenberg, cigane: Libertsis | |||
urbo | |||
Urbodomo en Liberec en placo de D-ro Edvard Beneš kun fontano de Neptuno | |||
|
|||
Oficiala nomo: Liberec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Liberec | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Monto | Ještěd | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Memorindaĵoj | 4
- Liberec kastelo - Kasteleto de Liebieg - Hamrštejn - Domo de Šolc | ||
Televida turo | Ještěd | ||
Riveroj | Luzacia Niso, Nigra Niso, Harcovský potok rojo | ||
Situo | Liberec | ||
- alteco | 374 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 00″ N 15° 04′ 00″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Ještěd | ||
- alteco | 1 012 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- situo | Machnín | ||
- alteco | 325 m s. m. | ||
Areo | 106,10 km² (10 610 ha) | ||
Loĝantaro | 107 389 (2023) | ||
Denseco | 1 012,15 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1352 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 460 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 563889 | ||
Katastraj teritorioj | 26 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Lokaj partoj | 33 | ||
Bazaj setlejunuoj | 102 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Kvartaloj de Liberec
| |||
Vikimedia Komunejo: Liberec | |||
Retpaĝo: www.liberec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrastava, Rádlo, Janov nad Nisou, Jablonec nad Nisou, Bedřichov, Proseč pod Ještědem, Jeřmanice, Stráž nad Nisou, Dlouhý Most, Šimonovice, Světlá pod Ještědem, Mníšek, Kryštofovo Údolí kaj Nová Ves.