Liberecana Ligilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Liberecana Ligilo estis bulteno de la Liberecana Frakcio de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), eldonita de 1969 ĝis 2004 kiu raportas plejofte multajn mallongajn novaĵojn (rubriko 'Tra la Mondo') ĉefe el liberecana vidpunkto, sed ne sole. Ekzemploj de tiaj novaĵoj estis la nuklea katastrofo en Ĉernobilo (n-ro 67, 1989, pĝ 14-18), la devigaj transloĝiĝoj de laponoj en Svedio (n-ro 62, 1988, pĝ 5-9), la rus-ŝovinisma ekstremdesktra movado Pamjat en Rusio (n-ro 66, 1989, pĝ 16-17), ekologiaj problemoj en la mondo aŭ novaĵoj de Amnestio Internacia (n-ro 67, p. 5).
Ĉi tiu artikolo pri gazeto citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Julio 2015) Komento: Atesti ke la informoj estis donitaj de iu ne estas akceptebla manero por pruvi la informojn. Ni bezonas fideblajn retejojn, librojn aŭ videojn! Bonvolu krei Kategorio:Senfontaj artikoloj pri gazeto! |