Libia Dezerto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Libia Dezerto (arabe الصحراء الليبية [AlSaĥra AlLibija]) troviĝas nodoriente de la dezerto de Saharo. Ĝi okupas la okcidentan zonon de la valo de Nilo en Egiptio (de tie la termino 'Okcidenta Dezerto' kiu aludas ties parton egiptan), la orientan zonon de Libio kaj la nordokcidenton de Sudano ĉe la Nubia Dezerto. Ĝi kovras areon de 1.100.000 km², etendas 1.100 km de oriento okcidenten kaj 1.000 km de nordo suden, laŭ formo de un rektangulo. Kiel plej parto de Saharo, la dezerto estas komponita ĉefe el sablo kaj hamada aŭ rokeca ebenaĵo.
Libia Dezerto | |||
---|---|---|---|
Pejzaĝo de la dezerto sude de Libio | |||
dezerto [+] | |||
Supermara alteco | 1 024 m [+] | ||
Koordinatoj | 24° 0′ 0″ N, 25° 0′ 0″ O (mapo)2425 | ||
Areo | 1 100 000 km² (110 000 000 ha) [+] | ||
Libia Dezerto | |||
Vikimedia Komunejo: Libyan Desert [+] | |||
La regiono karakteriziĝas pro sablaj ebenaĵoj, dunoj, mmontetoĉenoj kaj kelkaj depresioj, sen rivero en la zono. La dezerto Gilf al-Kebir atingas alton de nur 1.000 metroj kaj formas, kun la proksima masivo Jebel Uveinat, sablan ebenaĵon, kun malaltaj altebenaĵoj kaj dunoj.
Estas ok depresioj oriente de la dezerto libia kaj ĉiuj estas konsiderataj oazoj, escepte la plej malgranda, nome depresio Kattara, ĉar ties akvoj estas salenhavaj. En la aliaj sep depresioj, troviĝas iome da agrikulturo, da naturaj resursoj kaj konstantaj homaj setlejoj. Simile, ĉiuj tiuj sep oazoj ĝuas el fluakvo liverita de la rivero Nilo aŭ el subteraj putoj.