havena urbo ĉe la Balta Maro en Latvio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Liepāja (litoveLiepoja, germaneLibau, poleLipawa, ruseЛибава (Libava) aŭ Лиепая (Liepaja), jideליבאַװע, Libave) estas la tria plej granda urbo en Latvio. Ĝi situas sudokcidente de la lando borde de la Balta Maro kaj inkluzivas unu el la plej gravaj senglaciaj havenoj de la maro. Liepāja situas en la historia regiono Kuronio -latveKurzeme- 223 kilometrojn okcidente de Rigo kaj 60 kilometrojn norde de la litova marborda urbo Palanga. Komence de la jaro 2005 Liepāja havis 86 264 loĝantojn. Liepāja disponas pri du havenoj, komerca kaj armea. La simbolo de la urbo estas la ŝtono sukceno. Laŭplane la urbo en 2027 estos unu el la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj, kune kun Évora en Portugalio.
Rapidaj faktoj ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio, Administrado ...