Likopodioj (Lycopodium), estas plantgenro el la familio Likopodiacoj (Lycopodiaceae) en la ordo de la Likopodialoj (Lycopodiales).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionlikopodio, Lycopodium, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
likopodio, Lycopodium
Lycopodium annotinum
Lycopodium annotinum
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Likofitoj Lycophyta
Klaso: Likopodiopsidoj ‘’ Lycopodiopsida ’’
Ordo: Likopodialoj “ Lycopodiales “
Familio: Likopodiacoj “ Lycopodiaceae “
Genro: Likopodio „ Lycopodium „
Specio: 40 ĝis 50 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Priskribo

Thumb
ilustraĵo A Lycopodium clavatum kaj B Lycopodium annotinum
Thumb
Mikroskopa bildo de la transversa sekco de la tigo: A ksilemo, B floemo, C endodermiso, D arboŝelo. skalo=0.1 mm

Karakteristikaj ecoj de la genro Lycopodium similas al la genro Difaziastro (Diphasiastrum). Ĉiuj ŝosoj estas diĥotomie branĉigitaj, sed kaj ĉe la baza akso kaj en la regiono de la flankaj ŝosoj ekzistas kaj anizotomaj (la du branĉoj estas malsamaj) kaj izotomaj (la du branĉoj estas samaj) disbranĉiĝoj. Pro tio ekzistas tre diversaj kreskoformoj.

Male al la difaziastroj (Diphasiastrum) la folioj en la genro Lycopodium s.str. estas pingloformaj kaj havas longecon de pluraj milimetroj. Ili staras spiralforme sidas ĉirkaŭ la tigoj de la flankaj ŝosoj. Tiuj havas diametron de 5 ĝis 12 mm kaj estas rondaj (inklude de la folioj).

Ĉe ĉiuj Lycopodium-specioj la sporofilo staras en spik- aŭ klabformaj terminalaj sektoroj. Ili estas ofte multe pli malgrandaj ol la folioj.

Disvastigo

La ĉ. 40 ĝis 50 specioj estas disvastigitaj en la moderaj ĝis tropikaj regionoj kaj tropikaj montaroj preskaŭ tutmonde. En Ĉinujo hejmiĝas 14 specioj, el tiuj du nur tie. En Mezeŭropo hejmiĝas nur kelkaj specioj, ekzemple Lycopodium clavatum kun longaj tigaj ofte forkoforme disbranĉitaj sporofilaroj kaj Lycopodium annotinum) kun sentigaj sporofilaroj.

La plej multaj Lycopodium-specioj troviĝas en maldensaj arbaroj, precipe pingloarbaroj kaj rokaj deklivoj kaj marĉoj en la mezvarmaj kaj subarktaj regionoj. Lycopodium clavatum kreskas eĉ en montaroj de la tropika Afriko.

Sistematiko kaj disvastigo

La genro Lycopodium kreis Carl von Linné. Kiel tipo oni fiksis Lycopodium clavatum L. La genra nomo Lycopodium konsistas el la grekaj vortoj λὐκος lykos por lupo Kaj πὀδιον podion por piedeto, ĉar la foliŝosoj similas al lupo. Synonyme für Lycopodium L. Sinonimoj estas: Lycopodion ADANS. orth. var., Austrolycopodium HOLUB, Clopodium RAF. nom. inval., Copodium RAF. nom. superfl., Lepidotis MIRBEL nom. superfl., OxynemumRAF., Pseudodiphasium HOLUB, Pseudolycopodium HOLUB nom. inval., Lycopodiastrum HOLUB EX DIXIT, Diphasium C.PRESL EX ROTHM., Diphasiastrum HOLUBA.

Ekzistas ĉe tiu genro diversaj opinioj. Likopodioj (Lycopodiaceae) kaj per tio ankaŭ la genro Lycopodiumankoraŭ ne estas certa. Josef Holub separigis 1975 la difaziastrojn (Diphasiastrum) el la genro Lycopodium.

Thumb
Lycopodium clavatum)
Thumb
Lycopodium dendroideum
Thumb
Lycopodium hickeyi
Thumb
Lycopodium juniperoideum
Thumb
Lycopodium obscurum

Ekzistas 40 ĝis 60 Lycopodium-specioj

  • Lycopodium aberdaricum CHIOV.: Ĝi estas disvastigita en Angolo, Demokrata Respubliko Kongo, Ugando, Etiopio, Sudano, Kameruno, Kenjo, Zambio, Zimbavo, Malavio, Mosambiko, Sudafriko, Svazilando, Lesoto respektive Santomeo kaj Principeo.
  • Lycopodium alboffii ROLLERI: Ĝi troviĝis en la argentinaj provincoj Rio Negro kaj Santa Cruz kaj Fajrolando respektive Insuloj Falklandoj vor.
  • alpa likopodio (Lycopodium alpinum L.): Ĝi estas vaste trovebla sur la norda hemisfero weitverbreitet.
  • Lycopodium annotinum L., Sin.: Lycopodium bryophyllum C.PRESL, Lycopodium juniperifolium LAM.):Ĝi ofte troviĝas sur la norda hemisfero
  • Lycopodium arcturi (HERTER) C.V.MORTON.
  • Lycopodium assurgens FÉE: Ĝi troviĝas en la brazilaj ŝtatoj Minas Gerais kaj Santa Catarina
  • Lycopodium ×bartleyi CUSICK.
  • Lycopodium berggrenii (NESSEL) HERTER.
  • Lycopodium ×buttersii ABBE
  • Lycopodium castoris (HERTER) C.V.MORTON
  • Lycopodium cernuum L.: Ĝi ofte troviĝas en tropika kaj subtropika Azio, meza kaj Sudameriko, kaj sur la Pacifikaj insulo .
  • Lycopodium chrysocaulosHOOK. & GREV.
  • Lycopodium clavatum L.: Ĝi hejmiĝas de norda ĝis suda Ameriko, sur la karaibaj insuloj Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, Afriko, Eŭropo kaj la Pacifikaj insuloj
  • Lycopodium complanatum L., Diphasiastrum complanatum (L.) HOLUB, Lycopodium veitchii sensu MANDAL & SEN, Lycopodium zanclophyllum J.WILCE, Diphasiastrum zanclophyllum (J.H.Wilce) Holub: Ĝi estas disvastigita en la mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj.
  • Lycopodium confertum WILLD.: Ĝi hejmiĝas en Ĉilio kaj Argentino
  • Lycopodium cryptomerianum MAXIM.
  • Lycopodium dacrydioidesBAKER
  • Lycopodium dendroideum MICHX.: Ĝi hejmiĝas en Nordameriko.
  • Lycopodium dubium ZOËGA: Ĝi estas ofta planto de la norda Eŭrazio
  • Lycopodium echinatum SPRING
  • Lycopodium erectum PHILLIPI
  • Lycopodium erubescens BRACK.}
  • Lycopodium gayanum J.RÉMY & FÉE: Ĝi hejmiĝas sur la Sie kommt nur auf den Insularo Juan Fernández, sur la insularo de Ĉiloeo, la ĉiliaj regionoj Concepcion respektive Aisén kaj la argentina provinco Santa Cruz.
  • Lycopodium goudotii HERTER
  • Lycopodium hainanense (C.Y.YANG) LI BING ZHANG (sin.: Palhinhaea hainanensis C.Y.YANG): rezulto de bredado el la jaro 2013. Ĝi troviĝas en Indonezio, Vietnamujo kaj la ĉina Hajnano
  • Lycopodium helleri HERTER
  • Lycopodium helveticum L.
  • Lycopodium hickeyi W.H.WAGNER, BEITEL & R.C.MORAN: Ĝi hejmiĝas en Nordameriko.
  • Lycopodium hildebrandtii HERTER
  • Lycopodium innocentium (HERTER) C.V.MORTON
  • Lycopodium interjectum Ŝablono:Person
  • Lycopodium japonicum THUNB.: disvastigita en suda Azio
  • Lycopodium juniperistachyum HAYATA
  • Lycopodium juniperoideum SW.: Ĝi hejmiĝas en Sibirio, Japanujo ebke Tajvano
  • Lycopodium jussiaei DESV. EX POIR.
  • Lycopodium lagopus (LAESTADIUS EX C.HARTMAN) G.ZINSERLING EX KUZENEVA-PROCHOROVA
  • Lycopodium lawessonianum B.ØLLG.
  • Lycopodium magellanicum (P.BEAUV.) SW.. Ĝu hejmiĝas de Kostoriko ĝis suda Ameriko kaj sur Hispaniolo
  • Lycopodium minchegense Ŝablono:Person
  • Lycopodium montanum Ŝablono:Person
  • Lycopodium multispicatum J.H.WILCE: Ĝi hejmiĝas sur la Filipinoj, en Tajlando, Vietnamo, Tajvano, Tibeto kaj la ĉinaj provincoj Guangdongo, Guangĉio sowie südlichen Junano
  • Lycopodium neopungens H.S.KUNG & L.B.ZHANG: Ĝi hejmiĝas en Nordameriko, Rusujo kaj en la ĉina Heilongjiang
  • Lycopodium nutansBRACK.
  • Lycopodium obscurum L.: Ĝi hejmiĝas en Nordameriko, Rusujo, Japanujo, Koreujo kaj la ĉinaj provincoj Heilongjiang, Jilino kaj Liaoning
  • Lycopodium paniculatum DESV. EX POIR.: Ĝi hejmiĝas en la sud Ĉilio kaj suda Argentino
  • Lycopodium phyllanthum HOOK. & ARN.
  • Lycopodium polycladum SODIRO
  • Lycopodium portoricense UNDERW. & F.E.LLOYD
  • Lycopodium repens Ŝablono:Person
  • Lycopodium rimbachii SODIRO
  • Lycopodium sabinaefolium WILLD.
  • Lycopodium schwackei (CHRIST) HERTER
  • Lycopodium sintenisii (HERTER) MAXON EX C.CHR.
  • Lycopodium sitchense RUPR.: Ĝi hejmiĝas en Nordameriko.
  • Lycopodium staudtii Ŝablono:Person
  • Lycopodium suffruticosum (ALDERW.) HERTER
  • Lycopodium tenuicaule UNDERW. & F.E.LLOYD
  • Lycopodium thyoides HUMB. & BONPL. EX WILLD.: Ĝi hejmiĝas de Mexikio trans meza ĝis suda Ameriko

Lycopodium veitchii CHRIST: Ĝi venis el Hindujo, Butano, Birmo, Nepalo kaj la ĉinaj provincoj okcidenta Hubejo, okcidenta Siĉuano, nordokcidenta Junano, Tibeto kaj Tajvano* Lycopodium venustulum GAUDICH.: Ĝi hejmiĝas sur Savaii, Havajo, Tahitio kaj Rapa Iti

Lycopodium yueshanense C.M.KUO: Ĝi bone kreskas sur alpinaj matoj en alteco de 2700 ĝis 3200 m en Tajvano.

  • Lycopodium zanclophyllum Ŝablono:Person
  • Lycopodium zonatum CHING: Ĝi hejmiĝas en la ĉinaj provincoj Ŝanŝio, Siĉuano, Junano respektive Tibeto kaj eble en Hindujo.
Thumb
sporoj de Lycopodium clavatum

Uzado

La sporoj de la kelkaj likopodioj estas uzataj en homeopatio. Likopodioj estas ankaŭ tradicia kuracplanto de naturaj popoloj. En Eŭropo ĝi estas uzata por kuraci vundojn, kramfojn, artrito kaj reŭmatismo.

BLikopodioj enhavas eterajn oleojn kaj alkaloidoj (precipe Likopodin. Rimarkita ankaŭ estas alta koncentraĵo de aluminio-jonoj en la vakulo.

Literaturo

  • Werner Rothmaler (fondinto), Rudolf Schubert, Klaus Werner, Hermann Meusel (eld.): Exkursionsflora für die Gebiete der DDR und der BRD. Band 2: Gefäßpflanzen. 14. Auflage. Volk und Wissen, Berlin 1988, ISBN 3-06-012539-2.
  • Franz Fukarek: Abteilung Farnpflanzen, Gefäß-Sporenpflanzen, Pteridophyta. In: Urania Pflanzenreich in vier Bänden. Band 2. Moose, Farne, Nacktsamer. Urania, Leipzig/Jena/Berlin 1992, ISBN 3-332-00495-6.
  • Walter Meusel, Joachim Hemmerling: Die Bärlappe Europas. In: Die Neue Brehm-Bücherei. Band 401, Westarp, Hohenwarsleben 2003, ISBN 3-89432-785-5.
  • Li-Bing Zhang, Kunio Iwatsuki: Lycopodiaceae.: Lycopodium., S. 4. In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 2–3: Lycopodiaceae through Polypodiaceae. Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing / St. Louis, 2013, ISBN 978-1-935641-11-7.
  • Warren H. Wagner Jr., Joseph M. Beitel: Lycopodium. In: “”. 
efloras.org

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Vidu la referencojn de la germanlingva artikolo!

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.