From Wikipedia, the free encyclopedia
La limozoj estas grupo de grandaj, longbekaj, longkruraj kaj certe migrantaj vadbirdoj de la genro Limosa kaj familio de Skolopedoj. Ili igas grandajn arojn ĉe marbordoj kaj estuaroj vintre, tio estas dum la sudhemisfera somero por la amerikaj specioj, ĉar tie ili vintrumas. Tiuj reproduktiĝas en nordaj aŭ eĉ arktaj herbejoj de Norda Ameriko.
Limozo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ili povas esti diferencigitaj disde la grupo de la kurloj pro siaj rektaj aŭ iomete suprenkurvitaj bekoj kaj disde la Galinaga tringo pro siaj pli longaj kruroj. La vintra plumaro estas preskaŭ grizsimpla, sed tri specioj havas ruĝecajn subajn partojn dum reproduktado. La inoj estas iom pli grandaj ol maskloj.
FAMILIO SKOLOPEDOJ
Krome, estas 1 aŭ 2 specioj de fosiliaj prahistoriaj limozoj. Limosa vanrossemi estas konita ĉe formiĝo Monterey (malfrua Mioceno, ĉirkaŭ 6 mejlojn de Lompoc, Usono. Limosa gypsorum de malfrua Eoceno (formiĝo Montmartre) de Francio povas esti formortinta ĉu kurlo ĉu ia prabirdo antaŭa al ambaŭ kurloj kaj limozoj (kaj eble alia membro de la grupo de Skolopedoj), aŭ eĉ ralo, lokita en la monotipa genro Montirallus de kelkaj fakuloj (Olson, 1985). Certe, kurloj kaj limozoj estas sufiĉe malnovaj bestoj kaj iamaniere prafamilioj de skolopedoj (Thomas kaj aliaj, 2004), malfaciligante pliajn eblojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.