From Wikipedia, the free encyclopedia
Lincoln, foje nomita Lincoln Longwool aŭ en Esperanto Linkolnulo aŭ Linkolna Longlanulo, estas raso de aldomigitaj ŝafoj el Anglio. La Linkolna estas la plej gran brita ŝafraso, disvolvigita specife por produkti la plej pezan, plej longan kaj plej brilan lanaĵon de ĉiu ajn ŝafraso en la mondo. Grandaj nombroj estis eksportitaj al multaj landoj por plibonigi la grandon kaj kvaliton de la lano de ties indiĝenaj ŝafrasoj. Tia utila lano estas de granda petego por ŝpinado, teksado kaj multaj aliaj metioj.
Ĝi estas nune unu el plej raraj ŝafrasoj de Britio, kategoriigita kiel "sub risko" fare de la Rare Breeds Survival Trust ekde kiam estas malpli ol 1500 registritaj reproduktaj inoj en Granda Britio.[1]
Plenkreskaj virŝafoj pezas el 110 al 160 kg, dum plenkreskaj ŝafinoj pezas el 91 al 113 kg. LA tondebla lanxjo estas enorma kompare kun aliaj rasoj[2] kaj kvankam krispa kaj iome hareca, tia lano havas konsiderindan brilon.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.