Lineara transformo
funkcio, kiu respektas adicion kaj skalaran multiplikon / From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, lineara transformo aŭ lineara funkcio estas funkcio inter du vektoraj spacoj, kiu konservas operaciojn de vektora adicio kaj skalara multipliko. Alivorte, ĝi konservas linearajn kombinaĵojn.
En terminoj de abstrakta algebro, lineara transformo estas homomorfio de vektoraj spacoj.