Lingvogeografio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lingvogeografio estas la subfako de homa geografio kiu studas la geografian distribuon de lingvo(j) aŭ ĝiaj konsistigaj elementoj. La (inter)lingvisto Hugo Suchard esploris la signifoŝanĝojn en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio[1]. La ĉefa tasko de lingvogeografio estas kompili detalajn lingvajn mapojn .
Iuj lingvistoj vidas geolingvistikon kiel branĉon de lingva geografio, aliaj vidas ĝin pli larĝe kiel specon de sociekonomika geografio. Ekzistas neniuj kialoj por limigita kompreno de la areo asignita al la kompetenteco de geolingvistiko, sed male, plivastigi la amplekson de lingva geografio. Ĉi-lasta estas difinita ekstreme larĝe: "branĉo de lingvistiko, kiu studas la aferojn pri la teritoria distribuado de lingvoj kaj lingvaj fenomenoj (sur la terglobo, sur kontinentoj, ene de pli malgrandaj geografiaj areoj)."
El tio rezultas du ĉefaj studokampoj ene de la lingvogeografio:
- Geografio de lingvoj, kiu traktas la distribuon tra historio kaj spaco de lingvoj kaj/aŭ rilatas al 'la analizo de la distribuaj skemoj kaj spacaj strukturoj de lingvoj en kontakto'.[2][3]. La Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko (en Eŭropo) konsideras ĝin sekcion de dialektologio, kiu studas la teritorian distribuadon de dialektaj fenomenoj.
- Geolingvistiko estanta la studo de la 'politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj procezoj kiuj influas la statuson kaj distribuon de lingvoj aŭ alivorte 'la studo de lingvoj kaj dialektoj en kontakto kaj en konflikto kun diversaj sociaj, ekonomiaj, ideologiaj, politikaj kaj aliaj nuntempaj tendencoj koncerne apartan geografian lokon kaj tutmonde'.[4][5] Iuj esploristoj strebas minimumigi la kampon de geolingvistiko, dum aliaj male atribuas al ĝi la signifon de ia planeda modelo priskribanta la tutmondan lingvan situacion"[6]. Geolingvistiko estas interdisciplina scienco kaj estas ligita al diversaj lingvaj subfakoj kaj transiras la fakon lingvistikon por rilati al sociologio, antropologio, etnologio, historio, demografia politika scienco, studoj pri scio (angle: cognition), komunikado, ktp.
Diversaj aliaj terminoj kaj subdisciplinoj estis proponitaj, sed neniu akiris multe da aprobo[7], inklude de :
- "Lingva geografio", kiu traktas regionajn lingvajn variantojn ene de lingvoj, ankaŭ nomata 'dialekta geografio' kiu estas nur relative malgranda subdivido de geolingvistiko[8][9][10][11][12]
- Subfako ene de la ekzamenado de lingva geografio apartigante la studojn pri ŝanĝo super tempo kaj spaco;[13]
Lingva geografio ankaŭ povas plugvidi al studoj pri kiel homoj parolas pri la lingva pejzaĝo. Ekzemple, toponomio (loknomscienco) estas la studo de nomoj por lokoj.[14] Pejzaĝa etnoekologio, ankaŭ sciita kiel etnofiziologio, estas la studo de pejzaĝaj ontologioj kaj kiel ili estas esprimataj en lingvo.[15]
Multaj studoj esploris la efikon de 'lingva kontakto' [16]pri kiel la lingvoj aŭ dialektaj (variantoj) de loĝantaroj interrilatis.[17] Ĉi tiu teritoria vastigo de lingvaj grupoj kutime rezultis en la aldoniĝo de lingvoj al ekzistantaj parolareoj, prefere ol la anstataŭigo de unu lingvo pere de alia. Ekzemplo povus esti serĉita en la normana konkero de Anglio: la malnovfranca fariĝis la lingvo de la aristokrataro sed la meza angla lingvo restis la lingvo de la plimulto de la loĝantaro.[18]