Lingvoj de Afriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 lingvoj parolataj denaske en Afriko[1][2], klasigitaj en pluraj gravaj lingvaj familioj:
- Afrikazia lingvaro: disvastiĝo en la Mezoriento, Nord-Afriko, la Korno de Afriko kaj partoj de la Sahelo
- Nilo-sahara lingvaro: centrita sur Sudano kaj Ĉado
- Niĝerkonga lingvaro kovras Okcidentan, Centran kaj Sudorientan Afrikon
- Kojsanaj lingvaroj estas koncentritaj en la dezertoj de Namibio kaj Bocvano
- Aŭstronezia lingvaro sur Madagaskaro.
- Hindeŭropa lingvaro sur la suda parto de la kontinento.
Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj senparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn signolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.
En kelkaj Afrikaj lingvoj oni fajfas aŭ tamtamas por komuniki longdistance.