Liniŝipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Liniŝipo estis speco de maramea batalŝipo konstruita de la 17-a ĝis la mezo de la 19-a jarcento por partopreni en la maramea taktiko konata kiel la linio de batalo, en kiu du kolumnoj de kontraŭstaraj batalŝipoj manovrus por uzi la plej grandan parton de kanonaj pafiloj. Ĉar tiuj bataloj preskaŭ estis kutime venkitaj de la plej pezaj ŝipoj kunhavantaj la plej potencajn pafilojn, la natura progresado devus konstrui velŝipojn kiuj estu la plej grandaj kaj plej potencaj de sia tempo.
De la fino de la 1840-aj jaroj, la enkonduko de vaporforto alportis malpli dependecon de la vento en batalo kaj kaŭzis la konstruadon de helic-movitaj - sed ankoraŭ lignaj - liniŝipoj; kelkaj puraj vel-movitaj ŝipoj estis transformitaj al tiu propulsa mekanismo. Tamen, la enkonduko de la ferkovrita fregato proksimume ĉirkaŭ 1859 kaŭzis rapide la malkreskon de la vapor-movitaj liniŝipoj. La ferkovrita fregato iĝis la praulo de la 20-ajarcenta batalŝipo.
La esprimo "liniŝipo" maluziĝis kaj estis nuligitaj en modernaj mararmeoj en favoro de ŝipoj kun pli bona armilaro (kiel ekzemple teleraketaj krozŝipoj kaj aviadilŝipoj). La esprimo foje estas uzita por rilati al iu militŝipo de sufiĉa grandeco kaj armilaro por partopreni rektan maramean konfrontiĝon. La esprimo ankaŭ vidiĝas en historiaj kuntekstoj kaj en sciencfikcio, rilatante al kosmoŝipo de granda grandeco kaj armilaro komisiita kiel batalŝipoj, kontraste al pli pacaj klopodoj.